Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 378 (2014-03-26)
[ret-info] Amplifiki denove kune - por unu koncerto!

Amplifiki estas/-is la plej konata kaj plej populara Esperanto-ensemblo, famiĝinta ĉefe dum la IJK en Debrecen, Hungario en 1983. Ili estas pioniroj de la rok-muziko Esperanta, la unuaj kiuj ekverkis kaj komponis originalajn kantojn utiligante nure la amatan lingvon internacian. Iliaj kantoj akompanis la vesperojn de nenombreblaj festantoj en multaj renkontiĝoj, IS-j, IJK-j, IJF-j kaj aliaj.

Kantoj de ilia unua kaj plej konata sonkasedo "Tute ne gravas" (1986) estis ĝenerale konataj de la tiama generacio, kaj pluraj el ili ankaŭ nun estas ofte kantataj (Sola, IS, Tute ne gravas, kaj aliaj).

Ekde 1991/92 pro la grandaj distancoj la grupo malaktiviĝis, sed dum la IJK en Veszprém, Hungario en 1998 la (netute) hazarde ĉeestantaj membroj Kim, Micke kaj Bertil – en la fino kompletiĝinte kun JoMo – donis spontanan, brue sukcesan, memorindan koncerton.

Amplifiki, la historia Esperanta rok-grupo rekuniĝos sursceneje en aprilo dum IJF-2014 en Castelsardo, insulo Sardio, Italio!

Pluraj anoj de historia grupo faris sukcesan unuopan karieron en Esperantujo. Dekkvin jarojn post la lasta koncerto Amplifiki denove rekuniĝos okaze de la ĉi aprila Internacia Junulara Festivalo, IJF en Castelsardo, insulo Sardio, Italio.

Kim J. Henriksen, Bertil Wennergren, Micke Englund, Martin Wiese, Aline Boulet kaj Isabelle Roma: la 6 originaj anoj de Amplifiki pretas denove preni rolon en nova koncerto, kaj zorgi pri bonetosa nokta amuzado.

Pro la nesimpla alvetureblo de la Festivalejo/koncertejo multaj esperantistoj esperas, ke la organizantoj sukcesas solvi la rektan elsendon de la koncerto per interreta televido, aŭ minimume fari bonkvalitan registraĵon pri la historia koncerto.

- Amplifiki en la vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Amplifiki

- Amplifiki en Fejsbuko: https://www.facebook.com/Amplifiki

- Retejo de la aranĝo IJF kun alveturebloj: http://iej.esperanto.it/ijf/?lang=eo

- Novaĵservo de Itala E-Asocio: http://disvastigo.esperanto.it

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026